Malfacile estus, al nia urbo, rivali kun historio kaj antikvaĵoj de Wrocław aŭ Kraków, tamen sendube estas en Sosnowiec lokoj specifaj kaj vidindaj. Por ni, sosnowiec’anoj, ili signifas multon, ĉar ili estas nia pasinteco kaj historio, historio de de niaj avoj kaj praavoj.


Vidindaj perloj de arkitekturo altiras atenton ne nur de la turistoj, sed ankaŭ de la artfakuloj. Silezia Centro de la Kultura Heredaĵo rekonis palacojn el Sosnowiec kiel plej belaj rezidejoj en la regiono en turnopunkto de la du jarcentoj XIX. kaj XX. Ni instigas al pli proksima ekkono de nia urbo.


Sendube unu el plej interesaj kaj plej belaj lokoj, kiujn valoras viziti en Sosnowiec estas XIX-jarcenta palaco de Henryk Dietel. Aktuala palaco havas neobarokan karakteron. Aktualaj posedantoj gvidas kompleksan restaŭradon dank’ al kio la objekto revenas al sia splendora aspekto.

 


 

 

 

Sekva loko sur la promena vojo tra Sosnowiec estas baroka rezidejo de la Schön-familio, en kiu estas instalita Muzeo. Per originaleco ravas ĉefa vestiblo kaj ŝtuparo gvidanta al unua etaĝo de la Palaco, kun tie troviĝantaj admirindaj vitraloj. Valoras ekvidi ankaŭ arbojn kreskantajn en la loka parko. Spertuloj distingas ĉi tie vere interesajn plantaĵojn importitajn de la posedantoj el la tuta mondo. Parko estas ankaŭ preferata promenejo de Sosnowiec’anoj.


Vizitkarto de la urbo estas restaŭrita Ĉefa Fervoja Stacidomo , kies ekeston rezultis tracea plano de la varsovia-viena fervojo. Ĝi estis konstruita en 1859 jaro en neoklasika stilo kun etaj adaptigoj kaj modelita laŭ pli frŭe realigita projekto de domego de la Viena Stacidomo en Warszawa.


Interesaj estas sortoj de la plej antikva vidindaĵo en la urbo, Sielecki–Kastelo. Unuaj mencioj pri la konstruaĵo devenas de la 1403 jaro. Jam tiam en loko de aktuala kastelo ekzistis mezjarcenta fortikaĵo. Bedaŭrinde, ĝis aktualaj tempoj principe konserviĝis neniuj rudimentoj.


Krom vidindaj laikaj objektoj ekzistas en la urbo interesaj sakraj antikvaĵoj. Inter ili specialan atenton meritas Katedrala Preĝejo al Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj Ortodoksa Preĝejo. La Katedralo estis konstruita en (1893-1906) en neoromanika stilo. Interne de la preĝejo troviĝas freskaĵoj, eksponantaj scenojn el pola historio, pentritaj de krakovaj eminentaj artistoj kiel Włodzimierz Tetmajer kaj Henryk Uziembło. Włodzimierz Tetmajer estas aŭtoro de multaj polikromioj ornamantaj polajn antikvaĵojn i.a. Katedralon sur Wawel, preĝejon en Wieliczka, en Kalisz ĉu en Kalwaria Zebrzydowska. La urbo Sosnowiec de multaj jaroj finance patronas restaŭradon de la pentraĵoj, kiuj laŭgrade reakiras originan brilon.


Ortodoksa preĝejo al Kredo, Espero kaj Amo estas situita en proksimeco de la ĉefa stacidomo. Ĝi estis konstruita en jaroj 1888-1889, por lokaj rusoj, fervojistaj laborantoj kaj administraj oficistoj. Fondusojn por ĝia konstruo oni akiris dank’ al socia kvestado. La konstruaĵo masonita de brikoj kaj ŝtonoj estis fondita sur plano de egallatera kruco. Centra, okflanka parto estis kronita de bulboforma kasko. Kvaretagha kampanilo distingas sosnowiec’an ortodoksan preĝejon el inter aliaj similaj sanktejoj aperintaj ĉe fino de la XIX. jarcento.


Valoras ekkoni Sosnowiec kaj lokojn, pri kiuj skribas gvidlibroj. Jen vera historio, historio de homoj, kiuj konstruis la urbon kaj estis ĝia grava komponanto. Valoras do de proksime ekvidi kaj eksenti klimaton de la unika loko.

 

URBA OFICEJO EN SOSNOWIEC


Aleo de Zwycięstwa 20 (Venko)
41-200 Sosnowiec
tel: +48 32 296 0 600, faks: +48 32 296 0 605
e-mail: um@um.sosnowiec.pl

 

 CENTRO DE URBA INFORMADO
Laborhoroj de CIM


Lundo – vendredo 8.00 – 18.00
Sabato 9.00 – 17.00
str. de Warszawska 3/20 (Varsovia)
(en trapasejo ĉe Placo de Centjaro)
tel. +48 32 265 60 04
e-mail: cim@um.sosnowiec.pl

  • 18
  • Apriloo 2024Ĵaŭdo
Name day: Gościsław, Bogusław, Apoloniusz, Flawiusz, Bogusława
Weather forecast:
  • 5oCNow
  • 8oCTomorrow
  • 6oCDay after tomorrow